-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 1:1|
Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; cxiu venis kun siaj domanoj:
-
2
|Éxodo 1:2|
Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda;
-
3
|Éxodo 1:3|
Isahxar, Zebulun, kaj Benjamen;
-
4
|Éxodo 1:4|
Dan kaj Naftali, Gad kaj Asxer.
-
5
|Éxodo 1:5|
Kaj la nombro de cxiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.
-
6
|Éxodo 1:6|
Kaj mortis Jozef kaj cxiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio.
-
7
|Éxodo 1:7|
Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multigxis kaj treege fortigxis, kaj la lando plenigxis de ili.
-
8
|Éxodo 1:8|
Aperis en Egiptujo nova regxo, kiu ne konis Jozefon.
-
9
|Éxodo 1:9|
Kaj li diris al sia popolo:Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni;
-
10
|Éxodo 1:10|
ni uzu do ruzon kontraux gxi, por ke gxi ne multigxu, cxar se okazos milito, tiam ankaux tiu popolo aligxos al niaj malamikoj kaj militos kontraux ni kaj foriros el la lando.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13