-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|Éxodo 13:16|
Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigajxo inter viaj okuloj; cxar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.
-
17
|Éxodo 13:17|
Kiam Faraono forliberigis la popolon, Dio ne irigis ilin per la vojo de la lando Filisxta, kiu estis proksima; cxar Dio diris:Eble la popolo pentos, kiam gxi ekvidos militon, kaj gxi reiros Egiptujon.
-
18
|Éxodo 13:18|
Kaj Dio kondukis la popolon cxirkauxire, per la vojo tra la dezerto, al la Rugxa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta.
-
19
|Éxodo 13:19|
Kaj Moseo prenis kun si la ostojn de Jozef, cxar tiu jxurigis la Izraelidojn, dirante:Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el cxi tie kun vi.
-
20
|Éxodo 13:20|
Kaj ili elmovigxis el Sukot, kaj starigis sian tendaron en Etam, en la fino de la dezerto.
-
21
|Éxodo 13:21|
Kaj la Eternulo iradis antaux ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laux la gxusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte.
-
22
|Éxodo 13:22|
Ne forigxadis de antaux la popolo la nuba kolono dum la tago nek la fajra kolono dum la nokto.
-
1
|Éxodo 14:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Éxodo 14:2|
Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaux Pi-Hahxirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili starigxu tendare super la maro.
-
3
|Éxodo 14:3|
Faraono diros pri la Izraelidoj:Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin sxlosis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16