- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Génesis 12:1|
									Kaj la Eternulo diris al Abram: Iru el via lando, el inter via parencaro, kaj el la domo de via patro, al la lando, kiun Mi montros al vi.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Génesis 12:2|
									Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Génesis 12:3|
									Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj benigxos per vi cxiuj gentoj de la tero.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Génesis 12:4|
									Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la agxon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el HXaran.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Génesis 12:5|
									Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en HXaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Génesis 12:6|
									Kaj Abram trapasis la landon gxis la loko SXehxem, gxis la kverko More;  kaj la Kanaanidoj tiam logxis en la lando.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Génesis 12:7|
									Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos cxi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Génesis 12:8|
									Kaj de tie li translogxigxis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El,  kaj arangxis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj pregxadis al la Eternulo.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Génesis 12:9|
									Kaj Abram iris pluen, cxiam pluen al sudo.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Génesis 12:10|
									Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris Egiptujon, por tie logxi kelktempe, cxar malfacila estis la malsato en la lando.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18