-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 17:1|
Kiam Abram havis la agxon de nauxdek naux jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antaux Mi kaj estu senpeka.
-
2
|Génesis 17:2|
Kaj Mi faros Mian interligon inter Mi kaj vi, kaj Mi multigos vin tre forte.
-
3
|Génesis 17:3|
Kaj Abram jxetis sin vizagxaltere, kaj Dio parolis al li, dirante:
-
4
|Génesis 17:4|
Jen estas Mia interligo kun vi: vi estos patro de multe da popoloj.
-
5
|Génesis 17:5|
Kaj via nomo ne estos plu Abram, sed via nomo estos Abraham, cxar Mi faris vin patro de multe da popoloj.
-
6
|Génesis 17:6|
Kaj Mi fruktigos vin tre multe, kaj Mi devenigos de vi popolojn, kaj regxoj devenos de vi.
-
7
|Génesis 17:7|
Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.
-
8
|Génesis 17:8|
Kaj Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon, en kiu vi logxas kiel fremdulo, la tutan landon Kanaanan, por eterna posedajxo, kaj Mi estos Dio por ili.
-
9
|Génesis 17:9|
Kaj Dio diris al Abraham: Kaj vi gardu Mian interligon, vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj.
-
10
|Génesis 17:10|
Jen estas Mia interligo, kiun vi devas gardi inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi: cxiu virseksulo cxe vi estu cirkumcidata.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7