-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 22:1|
Post tiuj okazintajxoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.
-
2
|Génesis 22:2|
Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi.
-
3
|Génesis 22:3|
Kaj Abraham levigxis frue matene kaj selis sian azenon kaj prenis siajn du junulojn kun si kaj sian filon Isaak; kaj li fendis lignon por brulofero, kaj levigxis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al li Dio.
-
4
|Génesis 22:4|
En la tria tago Abraham levis siajn okulojn kaj ekvidis la lokon de malproksime.
-
5
|Génesis 22:5|
Kaj Abraham diris al siaj junuloj: Restu cxi tie kun la azeno, kaj mi kun la knabo iros tien, kaj ni adorklinigxos kaj revenos al vi.
-
6
|Génesis 22:6|
Kaj Abraham prenis la lignon por la brulofero kaj metis gxin sur sian filon Isaak, kaj li prenis en sian manon la fajron kaj la trancxilon; kaj ili iris ambaux kune.
-
7
|Génesis 22:7|
Kaj Isaak diris al sia patro Abraham: Mia patro! Kaj tiu respondis: Jen mi estas, mia filo. Kaj li diris: Jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la sxafo por la brulofero?
-
8
|Génesis 22:8|
Kaj Abraham diris: Dio antauxvidos al Si la sxafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaux kune.
-
9
|Génesis 22:9|
Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno.
-
10
|Génesis 22:10|
Kaj Abraham etendis sian manon kaj prenis la trancxilon, por bucxi sian filon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19