-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 7:1|
Kaj la Eternulo diris al Noa: Eniru vi kaj via tuta familio en la arkeon, cxar vin Mi vidis, ke vi estas virtulo antaux Mi en cxi tiu generacio.
-
2
|Génesis 7:2|
El cxiuj brutoj puraj prenu al vi po sep paroj, virbestojn kaj iliajn inojn; kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, po du, virbeston kaj gxian inon.
-
3
|Génesis 7:3|
Ankaux el la birdoj de la cxielo po sep paroj, virbestojn kaj virinbestojn, por ke semo restu sur la tuta tero.
-
4
|Génesis 7:4|
CXar post sep tagoj Mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, kaj Mi ekstermos de sur la tero cxiujn ekzistajxojn, kiujn Mi kreis.
-
5
|Génesis 7:5|
Kaj Noa faris cxion, kion la Eternulo al li ordonis.
-
6
|Génesis 7:6|
Kaj Noa havis la agxon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron.
-
7
|Génesis 7:7|
Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo.
-
8
|Génesis 7:8|
El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el cxiuj rampajxoj sur la tero,
-
9
|Génesis 7:9|
po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa.
-
10
|Génesis 7:10|
Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13