- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Génesis 27:1|
									Kiam Isaak maljunigxis kaj la vidado de liaj okuloj malakrigxis, li vokis Esavon, sian pli maljunan filon, kaj diris al li: Mia filo! Kaj tiu diris al li: Jen mi estas.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Génesis 27:2|
									Kaj li diris: Jen mi maljunigxis; mi ne scias, kiam mi mortos;									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Génesis 27:3|
									prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon, kaj iru sur la kampon kaj cxasu por mi cxasajxon;									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Génesis 27:4|
									kaj faru por mi bongustan mangxajxon, kian mi amas, kaj alportu al mi,  kaj mi gxin mangxos, por ke mia animo vin benu, antaux ol mi mortos.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Génesis 27:5|
									Sed Rebeka auxdis, kiam Isaak parolis al sia filo Esav. Kaj Esav iris sur la kampon, por cxasi cxasajxon kaj alporti.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Génesis 27:6|
									Kaj Rebeka diris al sia filo Jakob jene: Mi auxdis, ke via patro diris al via frato Esav jene:									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Génesis 27:7|
									Alportu al mi cxasajxon kaj faru por mi bongustan mangxajxon, kaj mi mangxos, kaj mi benos vin antaux la Eternulo antaux mia morto.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Génesis 27:8|
									Kaj nun, mia filo, auxskultu mian vocxon, kion mi ordonas al vi:									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Génesis 27:9|
									iru al la brutaro kaj alportu al mi de tie du bonajn kapridojn, kaj mi faros el ili bongustan mangxajxon por via patro, kian li amas;									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Génesis 27:10|
									kaj vi alportos al via patro, kaj li mangxos, por ke li benu vin antaux sia morto.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18