- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Génesis 33:1|
									Jakob levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de Rahxel kaj de la du sklavinoj.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Génesis 33:2|
									Kaj li starigis la sklavinojn kaj iliajn infanojn antauxe, Lean kun sxiaj infanoj poste, kaj Rahxelon kun Jozef en la fino.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Génesis 33:3|
									Kaj li mem pasis preter ilin, kaj klinigxis gxis la tero sep fojojn,  antaux ol li atingis sian fraton.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Génesis 33:4|
									Sed Esav kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin, kaj jxetis sin sur lian kolon kaj kisis lin; kaj ili ploris.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Génesis 33:5|
									Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas cxe vi cxi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Génesis 33:6|
									Tiam alproksimigxis la sklavinoj, ili kaj iliaj infanoj, kaj profunde klinigxis.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Génesis 33:7|
									Poste alproksimigxis ankaux Lea kaj sxiaj infanoj kaj klinigxis; fine alproksimigxis Jozef kaj Rahxel kaj klinigxis.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Génesis 33:8|
									Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta tacxmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Génesis 33:9|
									Sed Esav diris: Mi havas multe, mia frato; kio apartenas al vi, tio restu cxe vi.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Génesis 33:10|
									Kaj Jakob diris: Ho ne! se mi akiris vian favoron, prenu mian donacon el mia mano; cxar mi vidis vian vizagxon, kvazaux mi vidus la vizagxon de Dio, kaj vi montrigxis favora al mi.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18