-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 33:11|
Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; cxar Dio favore donis al mi kaj mi havas cxion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.
-
12
|Génesis 33:12|
Kaj Esav diris: Ni levigxu kaj iru, kaj mi iros apud vi.
-
13
|Génesis 33:13|
Sed Jakob diris al li: Mia sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la sxafoj kaj bovoj cxe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu tago, la brutaro mortos.
-
14
|Génesis 33:14|
Mia sinjoro iru antaux sia sklavo, kaj mi kondukos malrapide, kiel iros la brutoj, kiuj estas antaux mi, kaj kiel iros la infanoj, gxis mi venos al mia sinjoro en Seir.
-
15
|Génesis 33:15|
Tiam Esav diris: Mi restigos cxe vi iujn el la homoj, kiuj estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron de mia sinjoro.
-
16
|Génesis 33:16|
Kaj en tiu tago Esav returne foriris sian vojon al Seir.
-
17
|Génesis 33:17|
Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.
-
18
|Génesis 33:18|
Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de SXehxem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaux la urbo.
-
19
|Génesis 33:19|
Kaj la kampoparton, sur kiu li starigis sian tendon, li acxetis el la manoj de la filoj de HXamor, la patro de SXehxem, por cent kesitoj.
-
20
|Génesis 33:20|
Kaj li starigis tie altaron, kaj li nomis gxin El, la Dio de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7