-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 46:1|
Izrael ekiris kun cxio, kion li havis, kaj li venis en Beer-SXeban, kaj li alportis oferojn al la Dio de sia patro Isaak.
-
2
|Génesis 46:2|
Kaj Dio diris al Izrael en nokta vizio: Jakob! Jakob! Kaj tiu diris: Jen mi estas.
-
3
|Génesis 46:3|
Kaj Li diris: Mi estas Dio, la Dio de via patro. Ne timu iri Egiptujon, cxar Mi tie faros vin granda popolo.
-
4
|Génesis 46:4|
Mi iros kun vi Egiptujon, kaj Mi ankaux revenigos vin; kaj Jozef metos sian manon sur viajn okulojn.
-
5
|Génesis 46:5|
Kaj Jakob levigxis el Beer-SXeba; kaj la filoj de Izrael ekveturigis sian patron Jakob kaj siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la veturiloj, kiujn sendis Faraono, por alveturigi lin.
-
6
|Génesis 46:6|
Kaj ili prenis siajn brutojn, kaj sian havon, kiun ili akiris en la lando Kanaana, kaj venis Egiptujon, Jakob kaj lia tuta idaro kun li.
-
7
|Génesis 46:7|
Siajn filojn kaj nepojn, siajn filinojn kaj nepinojn, kaj sian tutan idaron li venigis kun si en Egiptujon.
-
8
|Génesis 46:8|
Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon: Jakob kaj liaj filoj. La unuenaskito de Jabob, Ruben.
-
9
|Génesis 46:9|
Kaj la filoj de Ruben: HXanohx kaj Palu kaj HXecron kaj Karmi.
-
10
|Génesis 46:10|
Kaj la filoj de Simeon: Jemuel kaj Jamin kaj Ohad kaj Jahxin kaj Cohxar, kaj SXaul, filo de Kanaanidino.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13