-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 31:1|
Li auxdis, ke la filoj de Laban parolis jene: Jakob forprenis la tutan havon de nia patro, kaj el la havo de nia patro li akiris la tutan ricxecon.
-
2
|Génesis 31:2|
Kaj Jakob vidis laux la vizagxo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraux kaj antauxhieraux.
-
3
|Génesis 31:3|
Kaj la Eternulo diris al Jakob: Reiru en la landon de viaj patroj kaj en vian naskigxlandon, kaj Mi estos kun vi.
-
4
|Génesis 31:4|
Tiam Jakob sendis kaj vokis Rahxelon kaj Lean sur la kampon al sia brutaro;
-
5
|Génesis 31:5|
kaj li diris al ili: Mi vidas laux la vizagxo de via patro, ke li ne estas rilate al mi tia, kia li estis hieraux kaj antauxhieraux; sed la Dio de mia patro estis kun mi.
-
6
|Génesis 31:6|
Vi scias, ke per cxiuj miaj fortoj mi servis vian patron.
-
7
|Génesis 31:7|
Sed via patro trompis min kaj dekfoje sxangxis mian laborpagon; tamen Dio ne lasis lin fari al mi malbonon.
-
8
|Génesis 31:8|
Kiam li diris: Mikskoloraj estu via rekompenco-cxiuj brutoj naskis idojn mikskolorajn; kaj kiam li diris: Striitaj estu via rekompenco-cxiuj brutoj naskis striitajn.
-
9
|Génesis 31:9|
Tiamaniere Dio forprenis la brutojn de via patro kaj donis al mi.
-
10
|Génesis 31:10|
En la tempo, kiam la brutoj pasiigxis, mi levis miajn okulojn kaj vidis en songxo, ke la virbestoj, kiuj levigxis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13