-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 31:11|
Kaj angxelo de Dio diris al mi en la songxo: Jakob! kaj mi diris: Jen mi estas.
-
12
|Génesis 31:12|
Kaj li diris: Levu viajn okulojn kaj vidu: cxiuj virbestoj, kiuj levigxis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj, cxar Mi vidis cxion, kion Laban faras al vi.
-
13
|Génesis 31:13|
Mi estas la Dio el Bet-El, kie vi versxis oleon sur la monumenton kaj kie vi faris sanktan promeson al Mi. Nun levigxu, eliru el cxi tiu lando kaj reiru en la landon de via naskigxo.
-
14
|Génesis 31:14|
Kaj Rahxel kaj Lea respondis kaj diris al li: CXu ni havas ankoraux parton kaj heredon en la domo de nia patro?
-
15
|Génesis 31:15|
Li rigardas ja nin kiel fremdulinojn; cxar li vendis nin kaj ecx formangxis nian monon.
-
16
|Génesis 31:16|
CXar la tuta ricxo, kiun Dio forprenis de nia patro, apartenas al ni kaj al niaj infanoj. Kaj nun cxion, kion Dio al vi diris, faru.
-
17
|Génesis 31:17|
Jakob levigxis, kaj metis siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la kamelojn.
-
18
|Génesis 31:18|
Kaj li forkondukis sian tutan brutaron kaj sian tutan havon, kiun li akiris, sian proprajxon, kiun li akiris en Mezopotamio, por iri al sia patro Isaak en la landon Kanaanan.
-
19
|Génesis 31:19|
Laban estis foririnta, por tondi siajn sxafojn; tiam Rahxel sxtelis la domajn diojn de sia patro.
-
20
|Génesis 31:20|
Jakob trompis la atenton de Laban la Siriano, ne dirante al li, ke li forkuras.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13