-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 20:1|
Kaj Abraham ekmigris de tie al la lando suda, kaj li eklogxis inter Kadesx kaj SXur; kaj li logxis kiel fremdulo en Gerar.
-
2
|Génesis 20:2|
Kaj Abraham diris pri sia edzino Sara: SXi estas mia fratino. Kaj Abimelehx, regxo de Gerar, sendis kaj prenis Saran.
-
3
|Génesis 20:3|
Kaj Dio venis al Abimelehx nokte en la songxo, kaj diris al li: Vi mortos pro la virino, kiun vi prenis, cxar sxi estas edzino de edzo.
-
4
|Génesis 20:4|
Sed Abimelehx ne alproksimigxis al sxi, kaj li diris: Mia Sinjoro! cxu vi mortigos ankaux senkulpan popolon?
-
5
|Génesis 20:5|
Li diris ja al mi: SXi estas mia fratino; kaj sxi ankaux diris al mi: Li estas mia frato. En senkulpeco de mia koro kaj en pureco de miaj manoj mi faris tion.
-
6
|Génesis 20:6|
Kaj Dio diris al li en la songxo: Mi ankaux scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraux Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntusxigxu kun sxi.
-
7
|Génesis 20:7|
Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, cxar li estas profeto, kaj li pregxos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj cxiuj viaj.
-
8
|Génesis 20:8|
Kaj Abimelehx levigxis frue matene, kaj li vokis cxiujn siajn sklavojn kaj rakontis cxion cxi tion al iliaj oreloj; kaj la homoj tre ektimis.
-
9
|Génesis 20:9|
Kaj Abimelehx vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaux vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraux mi.
-
10
|Génesis 20:10|
Kaj Abimelehx diris al Abraham: Kion vi vidis, kiam vi faris tiun aferon?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19