-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 42:1|
Kiam Jakob sciigxis, ke oni vendas grenon en Egiptujo, li diris al siaj filoj: Kion vi rigardas?
-
2
|Génesis 42:2|
Kaj li diris: Mi auxdis, ke oni vendas grenon en Egiptujo; veturu do tien kaj acxetu por ni tie grenon, por ke ni vivu kaj ne mortu.
-
3
|Génesis 42:3|
Kaj forveturis dek fratoj de Jozef, por acxeti grenon en Egiptujo.
-
4
|Génesis 42:4|
Sed Benjamenon, la fraton de Jozef, Jakob ne sendis kun liaj fratoj; cxar li timis, ke eble lin trafos malfelicxo.
-
5
|Génesis 42:5|
Kaj la filoj de Izrael venis, por acxeti grenon, kune kun aliaj venintoj; cxar estis malsato en la lando Kanaana.
-
6
|Génesis 42:6|
Kaj Jozef estis la estro super la lando, kaj li estis la vendanto de la greno por la tuta popolo de la lando. Kaj la fratoj de Jozef venis kaj klinigxis al li vizagxaltere.
-
7
|Génesis 42:7|
Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li sxajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por acxeti mangxajxon.
-
8
|Génesis 42:8|
Jozef rekonis siajn fratojn, sed ili lin ne rekonis.
-
9
|Génesis 42:9|
Kaj Jozef rememoris la songxojn, kiujn li songxis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
-
10
|Génesis 42:10|
Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por acxeti mangxajxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19