-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Génesis 42:21|
Kaj ili diris unu al alia: Vere ni estas kulpaj pro nia frato; cxar ni vidis la suferadon de lia animo, kiam li petegis nin, sed ni ne auxskultis; por tio venis sur nin cxi tiu sufero.
-
22
|Génesis 42:22|
Kaj Ruben respondis al ili, dirante: Mi diris ja al vi: Ne peku rilate la infanon; sed vi ne obeis; nun lia sango estas repostulata.
-
23
|Génesis 42:23|
Kaj ili ne sciis, ke Jozef komprenas; cxar inter ili estis tradukanto.
-
24
|Génesis 42:24|
Kaj li deturnis sin de ili kaj ekploris; poste li denove returnis sin al ili kaj parolis kun ili, kaj li prenis el inter ili Simeonon kaj ligis lin antaux iliaj okuloj.
-
25
|Génesis 42:25|
Kaj Jozef ordonis plenigi iliajn sakojn per greno kaj redoni ilian monon al cxiu en lian sakon kaj doni al ili mangxajxon por la vojo. Tiel oni faris al ili.
-
26
|Génesis 42:26|
Kaj ili metis sian grenon sur siajn azenojn kaj foriris.
-
27
|Génesis 42:27|
Kaj unu el ili malfermis sian sakon, por doni furagxon al sia azeno dum la nokta halto, kaj li ekvidis sian monon, kiu estis en la aperturo de lia sako.
-
28
|Génesis 42:28|
Kaj li diris al siaj fratoj: Mia mono estas redonita; jen gxi estas en mia sako. Tiam konsternigxis iliaj koroj, kaj kun tremo ili diris unuj al la aliaj: Kial Dio faris tion al ni?
-
29
|Génesis 42:29|
Kiam ili venis al sia patro Jakob en la landon Kanaanan, ili rakontis al li cxion, kio okazis al ili, dirante:
-
30
|Génesis 42:30|
La homo, kiu estas sinjoro super tiu lando, parolis kun ni malafable, kaj diris, ke ni estas spionoj en la lando.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 25-27