-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 42:11|
Ni cxiuj estas filoj de unu homo; ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj.
-
12
|Génesis 42:12|
Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando.
-
13
|Génesis 42:13|
Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis.
-
14
|Génesis 42:14|
Kaj Jozef diris al ili: Estas tio, kion mi diris al vi, vi estas spionoj.
-
15
|Génesis 42:15|
Per tio mi vin elprovos: mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el cxi tie nur tiam, kiam venos cxi tien via plej juna frato.
-
16
|Génesis 42:16|
Sendu unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, cxu vi diris la veron; se ne, tiam mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi estas spionoj.
-
17
|Génesis 42:17|
Kaj li metis ilin sub gardon por la dauxro de tri tagoj.
-
18
|Génesis 42:18|
Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, cxar mi havas timon antaux Dio.
-
19
|Génesis 42:19|
Se vi estas homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi acxetis kontraux la malsato.
-
20
|Génesis 42:20|
Sed vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruvigxu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 25-27