- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Génesis 44:1|
									Kaj Jozef ordonis al la estro de sia domo jene: Plenigu la sakojn de tiuj homoj per greno tiom, kiom ili nur povas porti, kaj metu la monon de cxiu en la aperturon de lia sako;									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Génesis 44:2|
									kaj mian pokalon, la argxentan pokalon, metu en la aperturon de la sako de la plej juna, kune kun la mono por lia greno. Kaj tiu faris, kiel Jozef diris.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Génesis 44:3|
									Kiam eklumis la mateno, oni forsendis la homojn, ilin kaj iliajn azenojn.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Génesis 44:4|
									Kiam ili eliris el la urbo kaj ankoraux ne estis malproksime, Jozef diris al la estro de sia domo: Levigxu, kuru post tiuj homoj, kaj kiam vi atingos ilin, diru al ili: Kial vi pagis malbonon por bono?									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Génesis 44:5|
									GXi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaux auxguras sur gxi! vi agis malbone!									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Génesis 44:6|
									Kaj li kuratingis ilin kaj diris al ili tiujn vortojn.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Génesis 44:7|
									Kaj ili diris al li: Kial mia sinjoro parolas tiajn vortojn? Dio gardu viajn sklavojn de farado de tia afero!									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Génesis 44:8|
									Jen la monon, kiun ni trovis en la aperturoj de niaj sakoj, ni realportis al vi el la lando Kanaana; kiel do ni sxtelus el la domo de via sinjoro argxenton aux oron?									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Génesis 44:9|
									Tiu el viaj sklavoj, cxe kiu oni gxin trovos, mortu, kaj ankaux ni farigxu sklavoj al mia sinjoro.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Génesis 44:10|
									Kaj li diris: GXi estu laux viaj vortoj: tiu, cxe kiu gxi trovigxos,  estu mia sklavo, sed vi estos senkulpaj.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18