-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 44:11|
Kaj rapide cxiu el ili mallevis sian sakon sur la teron, kaj cxiu malfermis sian sakon.
-
12
|Génesis 44:12|
Kaj li sercxis; de la plej maljuna li komencis, kaj per la plej juna li finis. Kaj la pokalo trovigxis en la sako de Benjamen.
-
13
|Génesis 44:13|
Tiam ili dissxiris siajn vestojn, kaj cxiu metis la sxargxon sur sian azenon, kaj ili reiris en la urbon.
-
14
|Génesis 44:14|
Kaj Jehuda kaj liaj fratoj venis en la domon de Jozef, kiu estis ankoraux tie, kaj ili jxetis sin antaux li sur la teron.
-
15
|Génesis 44:15|
Kaj Jozef diris al ili: Kian aferon vi faris! cxu vi ne scias, ke tia homo, kiel mi, facile divenos?
-
16
|Génesis 44:16|
Tiam Jehuda diris: Kion ni diru al mia sinjoro? kion ni parolu kaj per kio ni nin pravigu? Dio trovis la pekon de viaj sklavoj! jen ni estas sklavoj al mia sinjoro, ni kaj ankaux tiu, en kies manoj trovigxis la pokalo.
-
17
|Génesis 44:17|
Sed li diris: Dio min gardu de tia faro! la homo, en kies mano trovigxis la pokalo, estos sklavo al mi, sed vi iru en paco al via patro.
-
18
|Génesis 44:18|
Tiam Jehuda aliris al li, kaj diris: Permesu, mia sinjoro, ke via sklavo diru vorton en la orelojn de mia sinjoro, kaj ne kolerigxu kontraux via sklavo, cxar vi estas kiel Faraono.
-
19
|Génesis 44:19|
Mia sinjoro demandis siajn sklavojn, dirante: CXu vi havas patron aux fraton?
-
20
|Génesis 44:20|
Kaj ni diris al mia sinjoro: Ni havas maljunan patron, kaj malgrandan knabon, naskitan en lia maljuneco; kaj lia frato mortis, kaj li restis sola de sia patrino, kaj lia patro lin amas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10