-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 15:11|
Kaj la rabobirdoj mallevigxis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis.
-
12
|Génesis 15:12|
CXe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin.
-
13
|Génesis 15:13|
Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.
-
14
|Génesis 15:14|
Tamen la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj, Mi jugxos; kaj poste ili eliros kun granda havo.
-
15
|Génesis 15:15|
Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco.
-
16
|Génesis 15:16|
Kaj en la kvara generacio ili revenos cxi tien; cxar la krimoj de la Amoridoj ankoraux ne atingis plenecon.
-
17
|Génesis 15:17|
Kiam la suno subiris kaj farigxis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distrancxitajxoj.
-
18
|Génesis 15:18|
En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato:
-
19
|Génesis 15:19|
la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn
-
20
|Génesis 15:20|
kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13