-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 1:1|
En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron.
-
2
|Génesis 1:2|
Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio sxvebis super la akvo.
-
3
|Génesis 1:3|
Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj farigxis lumo.
-
4
|Génesis 1:4|
Kaj Dio vidis la lumon, ke gxi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo.
-
5
|Génesis 1:5|
Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
-
6
|Génesis 1:6|
Kaj Dio diris: Estu firmajxo inter la akvo, kaj gxi apartigu akvon de akvo.
-
7
|Génesis 1:7|
Kaj Dio kreis la firmajxon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmajxo, de la akvo, kiu estas super la firmajxo; kaj farigxis tiel.
-
8
|Génesis 1:8|
Kaj Dio nomis la firmajxon CXielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
-
9
|Génesis 1:9|
Kaj Dio diris: Kolektigxu la akvo de sub la cxielo en unu lokon, kaj aperu la sekajxo; kaj farigxis tiel.
-
10
|Génesis 1:10|
Kaj Dio nomis la sekajxon Tero, kaj la kolektigxojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke gxi estas bona.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13