-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 21:1|
Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis.
-
2
|Génesis 21:2|
Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris.
-
3
|Génesis 21:3|
Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskigxis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.
-
4
|Génesis 21:4|
Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la agxon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.
-
5
|Génesis 21:5|
Kaj Abraham havis la agxon de cent jaroj, kiam naskigxis al li lia filo Isaak.
-
6
|Génesis 21:6|
Kaj Sara diris: Ridindajxon faris al mi Dio; cxiu, kiu auxdos, ridos pri mi.
-
7
|Génesis 21:7|
Kaj sxi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? cxar mi naskis filon en lia maljuneco.
-
8
|Génesis 21:8|
Kaj la infano kreskis, kaj gxi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.
-
9
|Génesis 21:9|
Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun cxi tiu naskis al Abraham, mokas.
-
10
|Génesis 21:10|
Kaj sxi diris al Abraham: Forpelu cxi tiun sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de cxi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13