-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 35:1|
Kaj Dio diris al Jakob: Levigxu, iru al Bet-El kaj logxu tie; kaj faru tie altaron al Dio, kiu aperis al vi, kiam vi kuris de via frato Esav.
-
2
|Génesis 35:2|
Tiam Jakob diris al sia domanaro, kaj al cxiuj, kiuj estis kun li: Forigu la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj purigxu kaj sxangxu viajn vestojn.
-
3
|Génesis 35:3|
Kaj ni levigxu, kaj ni iru al Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio, kiu atentis min en la tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la vojo, kiun mi iris.
-
4
|Génesis 35:4|
Kaj ili donis al Jakob cxiujn fremdajn diojn, kiuj estis en iliaj manoj, kaj la ringojn, kiuj estis en iliaj oreloj; kaj Jakob enfosis ilin sub la kverko, kiu estis apud SXehxem.
-
5
|Génesis 35:5|
Kaj ili ekiris. Kaj timo de Dio venis sur la urbojn, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili ne persekutis la filojn de Jakob.
-
6
|Génesis 35:6|
Jakob venis al la urbo Luz, kiu estas en la lando Kanaana kaj havas ankaux la nomon Bet-El, li kaj cxiuj homoj, kiuj estis kun li.
-
7
|Génesis 35:7|
Kaj li konstruis tie altaron, kaj donis al la loko la nomon El-Bet-El; cxar tie aperis al li Dio, kiam li kuris de sia frato.
-
8
|Génesis 35:8|
Tiam mortis Debora, la mamnutrintino de Rebeka, kaj oni sxin enterigis apud Bet-El, sub la kverko. Kaj tiu loko ricevis la nomon Alon-Bahxut.
-
9
|Génesis 35:9|
Kaj denove Dio aperis al Jakob, kiam li revenis el Mezopotamio, kaj benis lin.
-
10
|Génesis 35:10|
Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13