-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 37:1|
Jakob logxis en la lando, en kiu lia patro logxis fremdule, en la lando Kanaana.
-
2
|Génesis 37:2|
Jen estas la generaciaro de Jakob. Jozef, havante la agxon de dek sep jaroj, pasxtis kune kun siaj fratoj la brutaron; li estis knabo kune kun la filoj de Bilha kaj la filoj de Zilpa, la edzinoj de lia patro; kaj malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro.
-
3
|Génesis 37:3|
Kaj Izrael amis Jozefon pli ol cxiujn siajn filojn, cxar li estis por li filo naskita en maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston.
-
4
|Génesis 37:4|
CXar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol cxiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.
-
5
|Génesis 37:5|
Jozef havis songxon, kaj li rakontis gxin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraux pli.
-
6
|Génesis 37:6|
Li diris al ili: Auxskultu la songxon, kiun mi songxis:
-
7
|Génesis 37:7|
ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo starigxis kaj restis starante, kaj viaj garboj gxin cxirkauxis kaj profunde klinigxis antaux mia garbo.
-
8
|Génesis 37:8|
Tiam liaj fratoj diris al li: CXu vi estos regxo super ni? aux cxu vi regos super ni? Kaj ili ankoraux pli ekmalamis lin pro liaj songxoj kaj pro liaj vortoj.
-
9
|Génesis 37:9|
Kaj li songxis ankoraux alian songxon kaj rakontis gxin al siaj fratoj, kaj diris: Mi songxis ankoraux unu songxon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj klinigxas antaux mi.
-
10
|Génesis 37:10|
Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riprocxon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu songxo, kiun vi songxis? cxu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por klinigxi antaux vi gxis la tero?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13