-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 40:1|
Post tiuj okazintajxoj la vinisto de la regxo de Egiptujo kaj la bakisto kulpigxis antaux sia sinjoro, la regxo de Egiptujo.
-
2
|Génesis 40:2|
Kaj Faraono kolerigxis kontraux siaj du korteganoj, kontraux la vinistestro kaj kontraux la bakistestro.
-
3
|Génesis 40:3|
Kaj li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj, en la malliberejon, en la lokon, kie Jozef estis malliberigita.
-
4
|Génesis 40:4|
Kaj la estro de la korpogardistoj destinis por ili Jozefon, kaj li servis ilin. Kaj ili restis kelkan tempon en la malliberejo.
-
5
|Génesis 40:5|
Kaj ambaux songxis songxon, cxiu sian apartan songxon en la sama nokto, cxiu kun aparta signifo de la songxo, la vinisto kaj la bakisto de la regxo de Egiptujo, kiuj estis tenataj en la malliberejo.
-
6
|Génesis 40:6|
Kiam Jozef venis al ili matene, li vidis, ke ili estas cxagrenitaj.
-
7
|Génesis 40:7|
Kaj li demandis la korteganojn de Faraono, kiuj estis kun li en malliberejo en la domo de lia sinjoro, dirante: Kial viaj vizagxoj estas cxagrenitaj hodiaux?
-
8
|Génesis 40:8|
Kaj ili diris al li: Ni songxis songxon, sed estas cxi tie neniu, kiu gxin signifoklarigus. Kaj Jozef diris al ili: La signifoklarigoj apartenas ja al Dio; tamen rakontu al mi.
-
9
|Génesis 40:9|
Tiam la vinistestro rakontis sian songxon al Jozef, kaj diris al li: En mia songxo mi vidis antaux mi vinbertrunkon;
-
10
|Génesis 40:10|
la trunko havis tri brancxojn; apenaux gxi ekfloris, tuj aperis sur gxi beraroj kun maturaj beroj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10