-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 48:11|
Kaj Izrael diris al Jozef: Vidi vian vizagxon mi ne esperis, kaj jen Dio vidigis al mi ecx vian idaron.
-
12
|Génesis 48:12|
Kaj Jozef forigis ilin de liaj genuoj, kaj klinigxis antaux li vizagxaltere.
-
13
|Génesis 48:13|
Kaj Jozef prenis ambaux, Efraimon per sia dekstra mano, kontraux la maldekstra de Izrael, kaj Manasen per sia maldekstra mano, kontraux la dekstra de Izrael, kaj alkondukis ilin al li.
-
14
|Génesis 48:14|
Sed Izrael etendis sian dekstran manon kaj metis gxin sur la kapon de Efraim, kvankam li estis la pli juna, kaj sian maldekstran sur la kapon de Manase; li intence tiel faris per siaj manoj, cxar Manase estis la unuenaskito.
-
15
|Génesis 48:15|
Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaux kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu pasxtis min de mia naskigxo gxis la nuna tago,
-
16
|Génesis 48:16|
la angxelo, kiu savis min de cxia malbono-Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multigxu sur la tero.
-
17
|Génesis 48:17|
Jozef vidis, ke lia patro metis sian dekstran manon sur la kapon de Efraim, kaj tio ne placxis al li; kaj li prenis la manon de sia patro, por deturni gxin de la kapo de Efraim sur la kapon de Manase.
-
18
|Génesis 48:18|
Kaj Jozef diris al sia patro: Ne tiel, mia patro, cxar cxi tiu estas la unuenaskito; metu vian dekstran manon sur lian kapon.
-
19
|Génesis 48:19|
Sed lia patro rifuzis, kaj diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaux farigxos popolo kaj li ankaux farigxos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj.
-
20
|Génesis 48:20|
Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaux Manase.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7