-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Génesis 5:21|
Kaj HXanohx vivis sesdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li Metusxelahx.
-
22
|Génesis 5:22|
Kaj HXanohx iradis kun Dio, post kiam naskigxis al li Metusxelahx, tricent jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
-
23
|Génesis 5:23|
Kaj la tuta vivo de HXanohx estis tricent sesdek kvin jaroj.
-
24
|Génesis 5:24|
Kaj HXanohx iradis kun Dio; kaj li malaperis, cxar Dio lin prenis.
-
25
|Génesis 5:25|
Kaj Metusxelahx vivis cent okdek sep jarojn, kaj naskigxis al li Lemehx.
-
26
|Génesis 5:26|
Kaj Metusxelahx vivis, post kiam naskigxis al li Lemehx, sepcent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
-
27
|Génesis 5:27|
Kaj la tuta vivo de Metusxelahx estis nauxcent sesdek naux jaroj, kaj li mortis.
-
28
|Génesis 5:28|
Kaj Lemehx vivis cent okdek du jarojn, kaj naskigxis al li filo.
-
29
|Génesis 5:29|
Kaj li donis al li la nomon Noa, dirante: CXi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis.
-
30
|Génesis 5:30|
Kaj Lemehx vivis, post kiam naskigxis al li Noa, kvincent nauxdek kvin jarojn, kaj naskigxis al li filoj kaj filinoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13