-
-
Esperanto
-
-
11
|Juan 11:11|
Tion li parolis, kaj poste li diris al ili:Nia amiko Lazaro endormigxis, sed mi iras, por veki lin el lia dormo.
-
12
|Juan 11:12|
La discxiploj do diris:Sinjoro, se li endormigxis, li resanigxos.
-
13
|Juan 11:13|
Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo.
-
14
|Juan 11:14|
Tiam Jesuo diris al ili klare:Lazaro jam mortis.
-
15
|Juan 11:15|
Kaj pro vi mi gxojas, ke mi ne cxeestis tie, por ke vi kredu; tamen ni iru al li.
-
16
|Juan 11:16|
Tiam Tomaso, nomata Didimo, diris al siaj kundiscxiploj:Ni ankaux iru, por ke ni mortu kun li.
-
17
|Juan 11:17|
Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita.
-
18
|Juan 11:18|
Kaj Betania estis proksime de Jerusalem, en la distanco de cxirkaux dek kvin stadioj;
-
19
|Juan 11:19|
kaj multaj el la Judoj jam venis al Marta kaj Maria, por konsoli ilin pri ilia frato.
-
20
|Juan 11:20|
Marta do, kiam sxi eksciis, ke Jesuo alproksimigxas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraux sidis en la domo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13