-
-
Esperanto
-
-
31
|Juan 11:31|
La Judoj do, kiuj estis kun sxi en la domo kaj konsolis sxin, vidinte, ke Maria levigxis subite kaj eliris, sekvis sxin, dirante:SXi iras al la tombo, por plori tie.
-
32
|Juan 11:32|
Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, sxi falis antaux liaj piedoj, dirante:Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta.
-
33
|Juan 11:33|
Kiam do Jesuo vidis sxin ploranta kaj la Judojn ankaux, kiuj venis kun sxi, plorantaj, li gxemis en la spirito kaj maltrankviligxis,
-
34
|Juan 11:34|
kaj diris:Kie vi lin kusxigis? Ili diris al li:Sinjoro, venu kaj vidu.
-
35
|Juan 11:35|
Jesuo larmis.
-
36
|Juan 11:36|
La Judoj do diris:Jen kiel li lin amis!
-
37
|Juan 11:37|
Sed kelkaj el ili diris:CXu cxi tiu, kiu malfermis la okulojn de la blindulo, ne povus kauxzi ankaux, ke cxi tiu homo ne mortu?
-
38
|Juan 11:38|
Tiam Jesuo, denove gxemante en si, venis al la tombo. GXi estis kaverno, kaj sur gxi kusxis sxtono.
-
39
|Juan 11:39|
Jesuo diris:Forprenu la sxtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li:Sinjoro, li jam malbonodoras, cxar li estis tie kvar tagojn.
-
40
|Juan 11:40|
Jesuo diris al sxi:CXu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13