-
-
Esperanto
-
-
11
|Juan 8:11|
Kaj sxi diris:Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al sxi:Ankaux mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.
-
12
|Juan 8:12|
Jesuo denove parolis al ili, dirante:Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.
-
13
|Juan 8:13|
La Fariseoj do diris al li:Vi atestas pri vi mem; via atesto ne estas vera.
-
14
|Juan 8:14|
Jesuo respondis kaj diris al ili:Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; cxar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras.
-
15
|Juan 8:15|
Vi jugxas laux la karno; mi jugxas neniun.
-
16
|Juan 8:16|
Tamen, ecx se mi jugxas, mia jugxo estas vera; cxar mi ne estas sola, sed mi kaj la Patro, kiu min sendis.
-
17
|Juan 8:17|
Estas ja skribite en via legxo, ke la atesto de du homoj estas vera.
-
18
|Juan 8:18|
Mi estas atestanto pri mi mem, kaj la Patro, kiu min sendis, atestas pri mi.
-
19
|Juan 8:19|
Ili do diris al li:Kie estas via Patro? Respondis Jesuo:Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaux mian Patron.
-
20
|Juan 8:20|
Tiujn vortojn Jesuo parolis en la trezorejo, dum li instruis en la templo; kaj neniu arestis lin, cxar lia horo ankoraux ne venis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 9-11