-
-
Esperanto
-
-
21
|Juan 8:21|
Jesuo do denove diris al ili:Mi foriras, kaj vi sercxos min, kaj vi mortos en via peko; kien mi iras, tien vi ne povas veni.
-
22
|Juan 8:22|
La Judoj do diris:CXu li sin mortigos? cxar li diras:Kien mi iras, tien vi ne povas veni.
-
23
|Juan 8:23|
Kaj li diris al ili:Vi estas de malsupre, mi estas de supre; vi estas de cxi tiu mondo, mi ne estas de cxi tiu mondo.
-
24
|Juan 8:24|
Mi tial diris al vi, ke vi mortos en viaj pekoj; cxar se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj.
-
25
|Juan 8:25|
Ili do diris al li:Kiu vi estas? Jesuo diris al ili:Laux tio, kion mi diradis al vi de la komenco.
-
26
|Juan 8:26|
Mi havas multon por diri kaj jugxi pri vi; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera; kaj tion, kion mi auxdis de Li, mi parolas al la mondo.
-
27
|Juan 8:27|
Ili ne komprenis, ke li parolas al ili pri la Patro.
-
28
|Juan 8:28|
Jesuo do diris:Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas.
-
29
|Juan 8:29|
Kaj Tiu, kiu min sendis, estas kun mi; Li ne lasis min sola; cxar mi cxiam faras tion, kio placxas al Li.
-
30
|Juan 8:30|
Dum li parolis tion, multaj kredis al li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40