-
-
Esperanto
-
-
41
|Josué 21:41|
La nombro de cxiuj urboj de la Levidoj meze de la posedajxoj de la Izraelidoj estis kvardek ok urboj kaj iliaj cxirkauxajxoj.
-
42
|Josué 21:42|
Tiuj urboj estis cxiu urbo kun gxiaj cxirkauxajxoj; tiel estis kun cxiuj tiuj urboj.
-
43
|Josué 21:43|
Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj la tutan landon, kiun doni Li jxuris al iliaj patroj; kaj ili ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi.
-
44
|Josué 21:44|
Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe, konforme al cxio, kion Li jxuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el cxiuj iliaj malamikoj rezistis antaux ili; cxiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn.
-
45
|Josué 21:45|
Ne mankis ecx unu vorto el cxiuj bonaj vortoj, kiujn la Eternulo diris al la domo de Izrael; cxio plenumigxis.
-
1
|Josué 22:1|
Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase;
-
2
|Josué 22:2|
kaj li diris al ili:Vi plenumis cxion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian vocxon en cxio, kion mi ordonis al vi.
-
3
|Josué 22:3|
Vi ne forlasis viajn fratojn dum longa tempo gxis nun, kaj vi plenumis la deciditajxon laux la ordono de la Eternulo, via Dio.
-
4
|Josué 22:4|
Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.
-
5
|Josué 22:5|
Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laux cxiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikigxi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7