-
-
Esperanto
-
-
6
|Josué 22:6|
Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj.
-
7
|Josué 22:7|
Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedajxon en Basxan, kaj al la dua duono Josuo donis posedajxon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin.
-
8
|Josué 22:8|
Kaj li diris al ili jene:Kun granda ricxajxo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun argxento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj.
-
9
|Josué 22:9|
Kaj turnigxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el SXilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedajxo, kiun ili ekposedis laux la ordono de la Eternulo per Moseo.
-
10
|Josué 22:10|
Kaj ili venis en la distriktojn cxe Jordan, kiuj estas en la lando Kanaana; kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis tie altaron cxe Jordan, altaron grandan kaj bonaspektan.
-
11
|Josué 22:11|
Kaj auxdis la Izraelidoj:Jen la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la flanko de la Izraelidoj.
-
12
|Josué 22:12|
Kaj kiam la Izraelidoj tion auxdis, tiam la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektigxis en SXilo, por iri kontraux ilin milite.
-
13
|Josué 22:13|
Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead Pinehxason, filon de la pastro Eleazar,
-
14
|Josué 22:14|
kaj kun li dek cxefojn, po unu cxefo el tribo, el cxiuj triboj de Izrael; kaj cxiu el ili estis estro de patrodomo inter la miloj de Izrael.
-
15
|Josué 22:15|
Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13