-
-
Esperanto
-
-
26
|Josué 22:26|
Tial ni diris:Ni konstruu al ni altaron, ne por brulofero nek por aliaj oferoj,
-
27
|Josué 22:27|
sed nur por ke gxi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo antaux Li per niaj bruloferoj kaj per niaj bucxoferoj kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaux al niaj filoj:Vi ne havas parton en la Eternulo.
-
28
|Josué 22:28|
Kaj ni pensis:Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros:Vidu la similajxon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj, ne por brulofero nek por bucxofero, sed nur kiel ateston inter ni kaj vi.
-
29
|Josué 22:29|
Malproksima de ni estas la deziro ribeli kontraux la Eternulo kaj defali hodiaux de la Eternulo, konstrui altaron por brulofero, por farunofero kaj por bucxofero, krom la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiu estas antaux Lia tabernaklo.
-
30
|Josué 22:30|
Kaj la pastro Pinehxas, kaj la cxefoj de la komunumo, kaj la milestroj de Izrael, kiuj estis kun li, auxdis la vortojn, kiujn diris la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj, kaj tio placxis al ili.
-
31
|Josué 22:31|
Kaj la pastro Pinehxas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj:Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, cxar vi ne faris kontraux la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraux la mano de la Eternulo.
-
32
|Josué 22:32|
Kaj la pastro Pinehxas, filo de Eleazar, kaj la cxefoj reiris de la Rubenidoj kaj la Gadidoj el la lando Gilead en la landon Kanaanan, al la Izraelidoj, kaj alportis al ili respondon.
-
33
|Josué 22:33|
Kaj tio placxis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraux ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu logxis la Rubenidoj kaj la Gadidoj.
-
34
|Josué 22:34|
Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj donis nomon al la altaro:ke gxi estu atesto inter ni, ke la Eternulo estas la Dio.
-
1
|Josué 23:1|
Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraux cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe, Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7