-
-
Esperanto
-
-
16
|Josué 22:16|
Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo:Kio estas cxi tiu krimo, kiun vi faris kontraux la Dio de Izrael, forturnigxinte hodiaux de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaux kontraux la Eternulo?
-
17
|Josué 22:17|
CXu ne suficxas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni ne purigxis gxis la nuna tago kaj pro kiu trafis frapo la komunumon de Izrael?
-
18
|Josué 22:18|
Kaj vi forturnigxas nun de la Eternulo! estos tiel:hodiaux vi ribelas kontraux la Eternulo, kaj morgaux Li koleros kontraux la tuta komunumo de Izrael.
-
19
|Josué 22:19|
Se la lando de via posedajxo sxajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedajxo de la Eternulo, en kiu staras la logxejo de la Eternulo, kaj prenu posedajxon inter ni; sed kontraux la Eternulo ne ribelu, kaj kontraux ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.
-
20
|Josué 22:20|
Jen, Ahxan, filo de Zerahx, faris krimon koncerne la anatemitajxon, kaj la kolero estis kontraux la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo.
-
21
|Josué 22:21|
Kaj respondis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj diris al la milestroj de Izrael:
-
22
|Josué 22:22|
Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aux por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaux.
-
23
|Josué 22:23|
Se ni konstruis al ni la altaron por tio, ke ni defalu de la Eternulo, aux ke ni alportu sur gxi bruloferon kaj farunoferon, aux ke ni faru sur gxi pacoferojn, tiam la Eternulo nin punu.
-
24
|Josué 22:24|
Ni faris tion pro zorgo pri tio, ke morgaux ne diru viaj filoj al niaj filoj:Kion komunan vi havas kun la Eternulo, Dio de Izrael?
-
25
|Josué 22:25|
kiel limon inter ni kaj vi, Rubenidoj kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne havas parton en la Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus niajn filojn respekti la Eternulon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19