-
-
Esperanto
-
-
2
|Josué 23:2|
Tiam Josuo alvokis la tutan Izrael, iliajn plejagxulojn kaj cxefojn kaj jugxistojn kaj observistojn, kaj diris al ili:Mi maljunigxis, mi atingis profundan agxon.
-
3
|Josué 23:3|
Kaj vi vidis cxion, kion faris la Eternulo, via Dio, al cxiuj tiuj popoloj antaux vi; cxar la Eternulo, via Dio, mem batalis por vi.
-
4
|Josué 23:4|
Vidu, mi dividis por vi lote tiujn restintajn popolojn, kiel posedajxon por viaj triboj, komencante de Jordan, kaj cxiujn popolojn, kiujn mi ekstermis, gxis la Granda Maro, kie subiras la suno.
-
5
|Josué 23:5|
Kaj la Eternulo, via Dio, forpusxos ilin de antaux vi kaj forpelos ilin de antaux vi; kaj vi ekposedos ilian landon, kiel diris al vi la Eternulo, via Dio.
-
6
|Josué 23:6|
Penu do bone, ke vi observu kaj plenumu cxion, skribitan en la libro de instruo de Moseo, ne forklinigxante de gxi dekstren nek maldekstren,
-
7
|Josué 23:7|
ne komunikigxante kun tiuj popoloj, kiuj restis kun vi; kaj la nomon de iliaj dioj ne citu, kaj ne jxuru per ili, kaj ne servu al ili, kaj ne adoru ilin;
-
8
|Josué 23:8|
nur al la Eternulo, via Dio, alfortikigxu, kiel vi faris gxis la nuna tago.
-
9
|Josué 23:9|
Kaj la Eternulo forpelis de antaux vi popolojn grandajn kaj fortajn; kaj neniu rezistis antaux vi gxis la nuna tago.
-
10
|Josué 23:10|
Unu el vi forpelas milon; cxar la Eternulo, via Dio, mem batalas por vi, kiel Li diris al vi.
-
11
|Josué 23:11|
Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13