-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 22:11|
Se pastro acxetis homon per sia mono, tiu povas mangxi tion; kaj tiuj, kiuj naskigxis en lia domo, povas mangxi lian panon.
-
12
|Levítico 22:12|
Se filino de pastro edzinigxis kun viro laika, sxi ne mangxu el la levataj sanktajxoj.
-
13
|Levítico 22:13|
Sed se filino de pastro farigxis vidvino aux eksedzino kaj sxi ne havas infanojn, kaj sxi revenis en la domon de sia patro, kiel sxi estis en sia juneco, tiam sxi povas mangxi la panon de sia patro; sed neniu laiko devas gxin mangxi.
-
14
|Levítico 22:14|
Se iu mangxis sanktajxon per eraro, li aldonu al gxi kvinonon de la valoro kaj redonu al la pastro la sanktajxon.
-
15
|Levítico 22:15|
Ili ne malhonoru la sanktajxojn de la Izraelidoj, kiujn ili oferlevas al la Eternulo.
-
16
|Levítico 22:16|
Kaj ili ne sxargxu sur sin la kulpon de la krimo, mangxante siajn sanktajxojn; cxar Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.
-
17
|Levítico 22:17|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
18
|Levítico 22:18|
Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:Se iu el la domo de Izrael aux el la fremduloj inter Izrael alportas sian oferon, cxu gxi estas promesitajxo aux cxu gxi estas ofero memvola, kiun ili alportas al la Eternulo kiel bruloferon,
-
19
|Levítico 22:19|
tiam, por ke vi akiru placxon, gxi devas esti sendifekta, virseksa, el grandaj brutoj, el sxafoj, aux el kaproj.
-
20
|Levítico 22:20|
Neniun beston, kiu havas difektajxon, alportu, cxar gxi ne akirigos al vi placxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3