-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Levítico 22:21|
Kaj se iu alportas pacoferon al la Eternulo, por plenumi promeson aux memvole, el grandaj aux malgrandaj brutoj, gxi estu sendifekta, por ke gxi placxu; nenia difekto estu sur gxi.
-
22
|Levítico 22:22|
Beston blindan aux difektitan aux kriplan aux absceshavan aux aknohavan aux favan ne alportu al la Eternulo; kaj ne donu ilin kiel fajroferon sur la altaron de la Eternulo.
-
23
|Levítico 22:23|
Bovon aux sxafon, kiu havas tro longajn aux tro mallongajn membrojn, vi povas alporti kiel oferon memvolan, sed kiel promesita ofero gxi ne akiros placxon.
-
24
|Levítico 22:24|
Beston, kiu havas testikon kunpremitan, disbatitan, desxiritan, aux fortrancxitan, ne alportu al la Eternulo, kaj en via lando ne faru tion.
-
25
|Levítico 22:25|
Kaj el la manoj de alilandulo ne alportu tiajn kiel panon de via Dio; cxar kriplajxo estas sur ili, difektajxo estas sur ili:ili ne akiros al vi placxon.
-
26
|Levítico 22:26|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
27
|Levítico 22:27|
Kiam naskigxos bovido aux sxafido aux kaprido, tiam gxi restu dum sep tagoj sub sia patrino, kaj de post la oka tago kaj plue gxi povas akiri placxon kiel fajrofero al la Eternulo.
-
28
|Levítico 22:28|
Sed nek bovon, nek sxafon bucxu kun gxia ido en unu tago.
-
29
|Levítico 22:29|
Se vi alportas dankoferon al la Eternulo, oferu gxin tiel, ke gxi akiru por vi placxon.
-
30
|Levítico 22:30|
En la sama tago oni devas gxin mangxi; ne lasu iom el gxi gxis la mateno:Mi estas la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3