-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Levítico 5:1|
Se iu pekos per tio, ke li auxdos jxuron kaj estos atestanto, aux ke li vidos aux scios, sed ne sciigos kaj portos sur si la pekon;
-
2
|Levítico 5:2|
aux se iu ektusxos ion malpuran, aux kadavrajxon de malpura besto, aux kadavrajxon de malpura bruto, aux kadavrajxon de malpura rampajxo, kaj li tion ne scios, kaj li malpurigxos kaj kulpigxos;
-
3
|Levítico 5:3|
aux se iu ektusxos malpurajxon de homo, kia ajn estus tiu malpurajxo, per kiu oni malpurigxas, kaj li tion ne scios, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa;
-
4
|Levítico 5:4|
aux se iu per nesingarda busxo jxuros fari ion malbonan aux bonan, kion ajn homo elesprimas per jxuro, kaj li tion ne rimarkos, kaj poste li sciigxos, kaj li estos kulpa pri io el tiuj aferoj:
-
5
|Levítico 5:5|
se iu estos kulpa pri io el tiuj aferoj, li faru konfeson pri tio, kion li pekis;
-
6
|Levítico 5:6|
kaj pro sia peko, kiun li pekis, li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj, sxafinon aux kaprinon; kaj la pastro liberigos lin de lia peko.
-
7
|Levítico 5:7|
Kaj se li ne estos suficxe bonstata, por alporti sxafinon, li alportu pro sia peko, kiun li pekis, du turtojn aux du kolombidojn al la Eternulo, unu kiel propekan oferon, la duan kiel bruloferon.
-
8
|Levítico 5:8|
Li alportu ilin al la pastro, kaj cxi tiu prezentos antauxe tiun, kiu estos propeka ofero, kaj li tordorompos gxian kapon cxe la nuko, sed ne apartigos gxin;
-
9
|Levítico 5:9|
kaj li aspergos per la sango de la propeka ofero la muron de la altaro, kaj la restintan sangon li elpremos cxe la bazo de la altaro; tio estas propeka ofero.
-
10
|Levítico 5:10|
Kaj el la dua li faros bruloferon laux la reguloj; kaj la pastro liberigos lin de la peko, kiun li pekis, kaj estos pardonite al li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16