-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 5:11|
Se li ne estos suficxe bonstata, por alporti du turtojn aux du kolombidojn, tiam li alportu kiel oferon pro sia peko dekonon de efo da delikata faruno, kiel propekan oferon; li ne versxu sur gxin oleon kaj ne metu sur gxin olibanon, cxar gxi estas propeka ofero.
-
12
|Levítico 5:12|
Kaj li alportu gxin al la pastro, kaj la pastro prenos el gxi plenmanon kiel memorparton kaj bruligos sur la altaro kun la fajroferoj al la Eternulo; gxi estas propeka ofero.
-
13
|Levítico 5:13|
Kaj la pastro liberigos lin de lia peko, kiun li pekis koncerne iun el tiuj aferoj, kaj estos pardonite al li; la restajxo estu por la pastro, kiel farunofero.
-
14
|Levítico 5:14|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
15
|Levítico 5:15|
Se iu kulpigxos, pekante per eraro kontraux la sanktajxoj de la Eternulo, tiam li alportu kiel prokulpan oferon al la Eternulo virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, havantan laux via taksado la valoron de du sikloj, laux la sankta siklo; gxi estu prokulpa ofero.
-
16
|Levítico 5:16|
Kaj pro la sanktajxo, kontraux kiu li pekis, li pagu, kaj li aldonu kvinonon de gxia valoro kaj donu tion al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin per la prokulpa virsxafo, kaj estos pardonite al li.
-
17
|Levítico 5:17|
Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj farigxis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon:
-
18
|Levítico 5:18|
tiam li alportu virsxafon sendifektan el la malgrandaj brutoj, laux via taksado, kiel kulpoferon al la pastro; kaj la pastro pekliberigos lin koncerne lian eraron, kiun li faris ne sciante, kaj estos pardonite al li.
-
19
|Levítico 5:19|
GXi estas prokulpa ofero; li kulpigxis antaux la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7