-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Levítico 7:11|
Kaj jen estas la legxo pri la pacofero, kiu estas alportata al la Eternulo:
-
12
|Levítico 7:12|
se iu gxin alportas kiel dankon, li alportu kun la danka ofero nefermentintajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj nefermentintajn flanojn, sxmiritajn per oleo, kaj el delikata faruno kukojn frititajn, miksitajn kun oleo.
-
13
|Levítico 7:13|
Kune kun kukoj el pano fermentinta li alportu sian oferon, cxe sia danka pacofero.
-
14
|Levítico 7:14|
Kaj li alportu unu el ili, el cxiu ofero, kiel oferdonon al la Eternulo; al la pastro, kiu aspergas la sangon de la pacofero, gxi apartenu.
-
15
|Levítico 7:15|
Kaj la viando de la danka pacofero estu mangxata en la tago de la oferado; oni ne devas restigi iom el gxi gxis la mateno.
-
16
|Levítico 7:16|
Sed se lia ofero estas sankta promeso aux memvola ofero, gxi estu mangxata en la tago de la alportado de la ofero; kaj ankaux en la sekvanta tago oni povas mangxi tion, kio restis el gxi.
-
17
|Levítico 7:17|
Kaj kio restis el la viando de la ofero gxis la tria tago, tio estu forbruligata per fajro.
-
18
|Levítico 7:18|
Se iu mangxos el la viando de sia pacofero en la tria tago, gxi ne akiros placxon; kiu alportos gxin, al tiu gxi ne estos kalkulata; gxi estos abomenindajxo, kaj kiu gxin mangxos, tiu havos pekon.
-
19
|Levítico 7:19|
La viando, kiu ektusxis ion malpuran, ne estu mangxata, oni gxin forbruligu per fajro. La ceteran viandon povas mangxi cxiu purulo.
-
20
|Levítico 7:20|
Se iu, havante sur si malpurajxon, mangxos viandon el la pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13