-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Levítico 7:21|
Se iu ektusxos ion malpuran, cxu malpurajxon de homo, cxu malpuran beston, cxu ian malpuran abomenindajxon, kaj mangxos el la viando de pacofero, kiu estis destinita por la Eternulo, ties animo ekstermigxos el sia popolo.
-
22
|Levítico 7:22|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
23
|Levítico 7:23|
Diru al la Izraelidoj jene:Sebon de bovo kaj de sxafo kaj de kapro neniam mangxu.
-
24
|Levítico 7:24|
La sebon de kadavrajxo kaj la sebon de besto dissxirita oni povas uzi por cxia laboro, sed mangxi gxin vi ne devas.
-
25
|Levítico 7:25|
CXar cxiu, kiu mangxos sebon de brutoj, el kiuj oni alportas fajroferon al la Eternulo, la mangxinto ekstermigxos el sia popolo.
-
26
|Levítico 7:26|
Kaj nenian sangon mangxu en cxiuj viaj logxejoj, nek el birdoj, nek el brutoj.
-
27
|Levítico 7:27|
CXiu, kiu mangxos ian sangon, ekstermigxos el sia popolo.
-
28
|Levítico 7:28|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
29
|Levítico 7:29|
Diru al la Izraelidoj jene:Kiu alportas sian pacoferon al la Eternulo, tiu alportu mem al la Eternulo tion, kio apartenas el liaj pacoferoj;
-
30
|Levítico 7:30|
propramane li alportu la fajroferon al la Eternulo; la sebon kune kun la brustajxo li alportu; la brustajxon, por skui gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13