-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Números 35:11|
tiam elektu al vi urbojn, kiuj estu cxe vi urboj de rifugxo, kien povas forkuri mortiginto, kiu mortigis homon senintence.
-
12
|Números 35:12|
Kaj tiuj urboj estos cxe vi rifugxejo kontraux vengxanto, por ke ne mortu la mortiginto, antaux ol li staros antaux la komunumo por jugxo.
-
13
|Números 35:13|
Kaj el la urboj, kiujn vi donos, ses urboj de rifugxo estu cxe vi.
-
14
|Números 35:14|
Tri urbojn donu transe de Jordan kaj tri urbojn donu en la lando Kanaana; urboj de rifugxo ili estu.
-
15
|Números 35:15|
Por la Izraelidoj kaj por la fremdulo kaj por la paslogxanto inter ili estu tiuj ses urboj por rifugxo, por ke forkuru tien cxiu, kiu mortigis homon senintence.
-
16
|Números 35:16|
Sed se per fera objekto li batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.
-
17
|Números 35:17|
Kaj se li batis lin per mana sxtono, de kiu oni povas morti, kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.
-
18
|Números 35:18|
Aux se li batis lin per mana objekto ligna, de kiu oni povas morti, kaj cxi tiu mortis, tiam li estas mortiginto; la mortiginton oni devas mortigi.
-
19
|Números 35:19|
La vengxanto de la sango mem povas mortigi la mortiginton; kiam li renkontos lin, li povas mortigi lin.
-
20
|Números 35:20|
Se iu pusxis iun pro malamo aux sin kasxinte jxetis ion sur lin kaj cxi tiu mortis,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5