-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Números 35:21|
aux se li malamike per sia mano batis lin kaj cxi tiu mortis, tiam oni devas mortigi la batinton:li estas mortiginto; la vengxanto de la sango povas mortigi la mortiginton, kiam li renkontos lin.
-
22
|Números 35:22|
Sed se per hazardo kaj ne pro malamikeco li pusxis lin, aux se li jxetis sur lin ian objekton sen malbonintenco,
-
23
|Números 35:23|
aux se sxtonon, de kiu oni povas morti, li jxetis sur lin ne vidante, kaj cxi tiu mortis, sed li ne estis lia malamiko kaj ne deziris al li malbonon:
-
24
|Números 35:24|
tiam la komunumo devas jugxi inter la batinto kaj la vengxanto de la sango laux cxi tiuj legxoj;
-
25
|Números 35:25|
kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la vengxanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifugxo, kien li forkuris; kaj li devas logxi tie gxis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo.
-
26
|Números 35:26|
Sed se la mortiginto eliris el la limoj de sia urbo de rifugxo, kien li forkuris,
-
27
|Números 35:27|
kaj la vengxanto de la sango trovis lin ekster la limoj de lia urbo de rifugxo kaj la vengxanto de la sango mortigis la mortiginton, tiam li ne estas kulpa pri la sango;
-
28
|Números 35:28|
cxar en sia urbo de rifugxo li devas resti gxis la morto de la granda pastro, kaj post la morto de la granda pastro la mortiginto povas reveni sur la teron de sia posedajxo.
-
29
|Números 35:29|
Kaj tio estu por vi legxa regulo en viaj generacioj, en cxiuj viaj lokoj de logxado.
-
30
|Números 35:30|
CXiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne suficxas, por kondamni homon al morto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5