-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 7:1|
En la tago, kiam Moseo finis la starigadon de la tabernaklo, kiam li sanktoleis gxin kaj sanktigis gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la altaron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj sanktoleis ilin kaj sanktigis ilin,
-
2
|Números 7:2|
tiam alportis la estroj de Izrael, la cxefoj de siaj patrodomoj, tiuj estroj de la triboj, tiuj, kiuj administris la kalkuladon-
-
3
|Números 7:3|
ili alportis siajn oferojn antaux la Eternulon, ses kovritajn veturilojn kaj dek du bovojn, po unu veturilo de du estroj kaj po unu bovo de cxiu, kaj ili venigis tion antaux la tabernaklon.
-
4
|Números 7:4|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
5
|Números 7:5|
Prenu de ili, kaj tio estu por la plenumado de la laboroj cxe la tabernaklo de kunveno; kaj donu tion al la Levidoj, al cxiu laux la speco de lia laborado.
-
6
|Números 7:6|
Kaj Moseo prenis la veturilojn kaj la bovojn kaj donis ilin al la Levidoj.
-
7
|Números 7:7|
Du veturilojn kaj kvar bovojn li donis al la filoj de Gersxon laux la speco de ilia laborado;
-
8
|Números 7:8|
kaj kvar veturilojn kaj ok bovojn li donis al la filoj de Merari laux la speco de ilia laborado, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
-
9
|Números 7:9|
Sed al la filoj de Kehat li ne donis, cxar ili havis laboradon sanktan; sur la sxultroj ili devis porti.
-
10
|Números 7:10|
Kaj la estroj alportis oferojn por inauxgura dono de la altaro, en la tago, en kiu gxi estis sanktoleita; kaj la estroj alportis sian oferon antaux la altaron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5