-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
81
|Números 7:81|
unu bovido, unu virsxafo, unu jaragxa sxafido por brulofero;
-
82
|Números 7:82|
unu kapro por pekofero;
-
83
|Números 7:83|
kaj por pacofero du bovoj, kvin virsxafoj, kvin virkaproj, kvin jaragxaj sxafidoj. Tio estis la ofero de Ahxira, filo de Enan.
-
84
|Números 7:84|
Tia estis la inauxgura dono de la altaro, en la tago, en kiu gxi estis sanktoleita, de la estroj de Izrael:dek du argxentaj pladoj, dek du argxentaj kalikoj, dek du oraj kuleroj;
-
85
|Números 7:85|
po cent tridek sikloj da argxento havis cxiu plado, kaj po sepdek cxiu kaliko; la tuta argxento de tiuj vazoj estis du mil kvarcent sikloj laux la sankta siklo.
-
86
|Números 7:86|
Da oraj kuleroj plenaj de incenso estis dek du; po dek sikloj havis cxiu kulero, laux la sankta siklo; la tuta oro de la kuleroj estis cent dudek sikloj.
-
87
|Números 7:87|
CXiuj brutoj por brulofero estis:dek du bovidoj, dek du virsxafoj, dek du jaragxaj sxafidoj, kaj al ili farunoferoj; kaj dek du kaproj por pekofero.
-
88
|Números 7:88|
Kaj cxiuj brutoj por pacofero estis:dudek kvar bovoj, sesdek virsxafoj, sesdek virkaproj, sesdek jaragxaj sxafidoj. Tio estis la inauxgura dono de la altaro, post kiam gxi estis sanktoleita.
-
89
|Números 7:89|
Kaj kiam Moseo eniris en la tabernaklon de kunveno, por paroli kun Li, li auxdis la Vocxon, parolantan al li de super la fermoplato, kiu estas sur la kesto de atesto, inter la du keruboj; kaj estis parolate al li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5