-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|Números 6:12|
Kaj li konsekros sin al la Eternulo por la tempo de sia konsekriteco, kaj li alportos jaragxan sxafidon kiel kulpoferon; kaj la tempo antauxa perdos sian valoron, cxar lia konsekriteco malpurigxis.
-
13
|Números 6:13|
Kaj jen estas la legxo pri la konsekrito:kiam finigxos la tempo de lia konsekriteco, oni venigu lin al la pordo de la tabernaklo de kunveno;
-
14
|Números 6:14|
kaj li alportu kiel oferon al la Eternulo unu jaragxan sxafidon sendifektan kiel bruloferon, kaj unu jaragxan sxafidinon sendifektan kiel pekoferon, kaj unu virsxafon sendifektan kiel pacoferon,
-
15
|Números 6:15|
kaj korbon da macoj el delikata faruno, kukojn miksitajn kun oleo, kaj flanojn nefermentintajn, sxmiritajn per oleo, kaj ilian farunoferon kaj versxoferon.
-
16
|Números 6:16|
Kaj la pastro prezentos tion antaux la Eternulon kaj faros lian pekoferon kaj lian bruloferon.
-
17
|Números 6:17|
Kaj el la virsxafo li faros pacoferon al la Eternulo kune kun la korbo da macoj, kaj la pastro faros lian farunoferon kaj lian versxoferon.
-
18
|Números 6:18|
Kaj la konsekrito pritondos cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno sian konsekritan kapon, kaj li prenos la harojn de sia konsekrita kapo, kaj metos sur la fajron, kiu estas sub la pacofero.
-
19
|Números 6:19|
Kaj la pastro prenos la kuiritan sxultron de la virsxafo kaj unu nefermentintan kukon el la korbo kaj unu nefermentintan flanon, kaj li metos tion sur la manon de la konsekrito, kiam tiu estos pritondinta sian konsekritan kapon.
-
20
|Números 6:20|
Kaj la pastro skuos tion kiel skuoferon antaux la Eternulo; sanktigita gxi estu por la pastro, krom la brustajxo de skuado kaj la femuro de levado. Poste la konsekrito povas trinki vinon.
-
21
|Números 6:21|
Tio estas la legxo pri konsekrito, kiu donis sanktan promeson; lia ofero apartenas al la Eternulo pro lia konsekriteco, krom tio, kion permesos al li lia bonhavo; konforme al sia promeso, kiun li promesis, li faru, laux la legxo pri lia konsekriteco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5