-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
30
|Números 35:30|
CXiun, kiu mortigis homon, tiun mortiginton oni devas mortigi, se raportis pri li atestantoj; sed unu atestanto ne suficxas, por kondamni homon al morto.
-
31
|Números 35:31|
Ne prenu elacxeton pro animo de mortiginto, kiu estas malbonagulo mortiginda; oni devas lin mortigi.
-
32
|Números 35:32|
Kaj ne prenu elacxeton pro homo, kiu forkuris en urbon de rifugxo, ke li povu reveni kaj logxi sur sia tero antaux la morto de la pastro.
-
33
|Números 35:33|
Kaj ne malhonoru la teron, sur kiu vi estos, cxar sango malhonoras la teron, kaj nur per la sango de tiu, kiu versxis sangon, la tero povas purigxi de la sango, kiu estas versxita sur gxi.
-
34
|Números 35:34|
Kaj ne malpurigu la landon, en kiu vi logxas kaj en kies mezo Mi restas; cxar Mi, la Eternulo, restas inter la Izraelidoj.
-
1
|Números 36:1|
Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de Mahxir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj ekparolis antaux Moseo kaj antaux la eminentuloj, la familiestroj de la Izraelidoj;
-
2
|Números 36:2|
kaj ili diris:Al nia sinjoro la Eternulo ordonis disdoni la teron kiel posedajxon per loto al la Izraelidoj, kaj al nia sinjoro la Eternulo ordonis doni la parton de nia frato Celofhxad al liaj filinoj.
-
3
|Números 36:3|
Sed se ili farigxos edzinoj de iu el la filoj de alia tribo de la Izraelidoj, tiam ilia posedajxo estos forprenita el la posedajxo de niaj patroj, kaj aligxos al la posedajxo de tiu tribo, al kiu ili ekapartenos, kaj el nia lote ricevita posedajxo gxi estos forprenita.
-
4
|Números 36:4|
Kaj kiam ecx estos jubilea jaro cxe la Izraelidoj, ilia posedajxo restos aligita al la posedajxo de tiu tribo, al kiu ili apartenos; kaj el la posedajxo de la tribo de niaj patroj ilia posedajxo restos forprenita.
-
5
|Números 36:5|
Tiam Moseo donis ordonon al la Izraelidoj laux la instrukcio de la Eternulo, dirante:Prave parolas la tribo de la Jozefidoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5