-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
45
|Números 33:45|
Kaj ili eliris el Ije-Abarim kaj haltis tendare en Dibon-Gad.
-
46
|Números 33:46|
Kaj ili eliris el Dibon-Gad kaj haltis tendare en Almon-Diblataim.
-
47
|Números 33:47|
Kaj ili eliris el Almon-Diblataim, kaj haltis tendare cxe la montoj Abarim, antaux Nebo.
-
48
|Números 33:48|
Kaj ili foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, cxe la Jerihxa Jordan.
-
49
|Números 33:49|
Kaj ili arangxis sian tendaron cxe Jordan, de Bet-Jesximot gxis Abel- SXitim, en la stepoj de Moab.
-
50
|Números 33:50|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la stepoj de Moab cxe la Jerihxa Jordan, dirante:
-
51
|Números 33:51|
Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi transiros Jordanon en la landon Kanaanan,
-
52
|Números 33:52|
tiam forpelu de antaux vi cxiujn logxantojn de la lando, kaj detruu cxiujn iliajn figurojn, kaj cxiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj cxiujn iliajn altajxojn ekstermu;
-
53
|Números 33:53|
kaj ekposedu la landon kaj eklogxu en gxi, cxar al vi Mi donas la landon, ke vi posedu gxin.
-
54
|Números 33:54|
Kaj dispartigu al vi la landon per loto konforme al viaj familioj; al la plinombra donu pli grandan posedajxon, kaj al la malplinombra donu malpli grandan posedajxon; kie al iu trafos la loto, tie estu lia posedajxo; laux la triboj de viaj patroj prenu al vi posedajxojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5