-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
55
|Números 33:55|
Sed se vi ne forpelos de antaux vi la logxantojn de la lando, tiam tiuj, kiujn vi restigos el ili, estos dornoj por viaj okuloj kaj pikiloj por viaj flankoj, kaj ili premos vin en la lando, en kiu vi logxos.
-
56
|Números 33:56|
Kaj tiam tion, kion Mi intencis fari al ili, Mi faros al vi.
-
1
|Números 34:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Números 34:2|
Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando farigxu via posedajxo, la lando Kanaana laux siaj limoj.
-
3
|Números 34:3|
La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente;
-
4
|Números 34:4|
kaj la suda limo turnigxos cxe vi al la altajxo Akrabim kaj iros tra Cin, kaj gxiaj elstarajxoj iros suden gxis Kadesx-Barnea kaj atingos gxis HXacar-Adar kaj pasos tra Acmon;
-
5
|Números 34:5|
kaj de Acmon la limo turnigxos al la Egipta torento, kaj gxiaj elstarajxoj estos gxis la maro.
-
6
|Números 34:6|
Kaj por okcidenta limo estu por vi la Granda Maro kiel limo; tio estos por vi la limo okcidenta.
-
7
|Números 34:7|
Kaj tia estu por vi la limo norda:de la Granda Maro vi tiros gxin al vi gxis la monto Hor;
-
8
|Números 34:8|
de la monto Hor tiru gxin gxis HXamat, kaj la elstarajxoj de la limo iros al Cedad;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5