-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
51
|Números 1:51|
Kaj kiam la tabernaklo devos forlasi sian lokon, tiam la Levidoj gxin levu; kaj kiam la tabernaklo devos resti sur loko, tiam la Levidoj gxin starigu; sed se laiko alproksimigxos, li estu mortigita.
-
52
|Números 1:52|
Kaj la Izraelidoj arangxos sin cxiu en sia tendaro kaj cxiu apud sia standardo, laux siaj tacxmentoj.
-
53
|Números 1:53|
Sed la Levidoj starigu siajn tendojn cxirkaux la tabernaklo de atesto, por ke ne trafu kolero la komunumon de la Izraelidoj; kaj la Levidoj plenumos la gardadon de la tabernaklo de atesto.
-
54
|Números 1:54|
Kaj tiel faris la Izraelidoj; konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel ili faris.
-
1
|Números 2:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
-
2
|Números 2:2|
La Izraelidoj starigu siajn tendojn cxiu apud sia standardo, apud la signoj de sia patrodomo; iom malproksime cxirkaux la tabernaklo de kunveno ili starigu siajn tendojn.
-
3
|Números 2:3|
En la antauxa parto, oriente, staros tendare la standardo de la tendaro de Jehuda, laux iliaj tacxmentoj; kaj la princo de la Jehudaidoj estas Nahxsxon, filo de Aminadab;
-
4
|Números 2:4|
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas sepdek kvar mil sescent.
-
5
|Números 2:5|
Apude staru la tribo de Isahxar; kaj la princo de la Isahxaridoj estas Netanel, filo de Cuar;
-
6
|Números 2:6|
kaj lia tacxmento kaj gxiaj kalkulitoj estas kvindek kvar mil kvarcent.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5